
Taksonomio › Familio PekuloPekulo › Klinita pekulo
Klinita pekulo
En la variaĵo Klinita pekulo la virino kuŝas sur la viro angule, tiel ke ambaŭ ŝiaj kruroj estas ĉe unu flanko de lia korpo. Tio povas igi vizaĝkontakton multe malpli streĉa por ŝia kolo, kaj ŝi eble trovos ĝin pli komforta ol esti interne aŭ ekstere de liaj kruroj. Ŝi ankaŭ eble trovos, ke la kruroj tiel metitaj multe faciligas trovi bonan piedapogon por krei iom da movo, kaj aliron al la klitoro oni povas facile aldoni, iomete malfermante la krurojn.




